Al kiu Izidoro respondis tre prudente :
- Kara sinjoro, ne estas nur Lupeno en ĉi mondo, ne estas nur okazaĵoj de domŝtelistoj kaj detektivoj, ekzistas ankaŭ ĉi realaĵo kiu nomiĝas la abiturientecon. Nu mi ekzameniĝos en julio. Ni estas en majo. Kaj mi ne volas malsukcesi. Kion dirus mia patra bravulo ?
- Sed kion li dirus se vi perus al justico Arsenon Lupenon ?
- Ba ! Estas tempo por ĉio. Ĝis la venontaj ferioj...
- Tiuj de Pentekosto ?
- Jes. Mi foriros sabaton, la 6an de junio per la unua trajno.
- Kaj en la vespero de tiu sabato, Arseno Lupeno estos arestita.
- Ĉu vi donas al mi ĝis dimanĉo ? Botreleo demandis ridante.
- Kial tiu prokrasto ? rebatis la raportisto kun la plej serioza tono.
Ĉi tiu neklarigebla konfidon, naskita de hieraŭ kaj jam tiom forta, ĉiuj sentis ĝin koncerne la junulon, kvankam reale, la eventoj pravigis ĝin nur ĝis ia grado. Ne gravas ! Oni kredis. Siaflanke nenio ŝajnis malfacila. Oni atendis de li kion oni povintus atendi de almenaŭ