Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iu ajn fenomeno de klarvideco kaj intuicio, de sperto kaj lerteco. La 6a de junio ! Tiu dato estis diskonigita de ĉiuj ĵurnaloj. La 6a de junio, Izidoro Botreleo veturus per la eksprestrajno de Diepo, kaj vespere Arseno Lupeno estus arestita.

- Escepte se, ĝis tiam, li eskapas... kontestis la lastaj subtenantoj de la aventuremulo.

- Neeble ! Ĉiuj elirejoj estas gvatataj.

- Krom tiam se li agoniis pro siaj vundoj, reargumentis la subtenantoj, kiuj pli bone preferintus la morton ol la areston de sia heroo.

Kaj la rebato estis tuja :

- Nu do, se Lupeno estis morta, siaj komplicoj scius tion, kaj Lupeno estus venĝita, tion Botreleo diris.

Kaj la 6a de junio alvenis. Iu duona dekduo da ĵurnalistoj elatendis Izidoron en la stacidomo Sankta-Lazaro. Du el ili volis akompani lin dum lia vojaĝo. Li petegis al ili tute ne tiel fari.

Li do iris sole. Lia kupeo estis malplena. Sufiĉe laca pro serio da noktoj dediĉitaj al laboro, li ne malfruis endormiĝi en peza dormo. En sonĝo, li havis la impreson kvazaŭ oni haltis ĉe diversaj stacioj kaj kvazaŭ homoj en- kaj el-vagoniĝis. Ĉe sia vekiĝo,