iom antaŭ Rueno, li ankoraŭ estis sola. Sed sur la dorsapogilo de la kontraŭa sidbenko, iu larĝa paperfolio, alfiksita per pinglo al la griza ŝtofo, montriĝis al liaj okuloj. Ĝi surhavis tiujn ĉi vortojn :
"Ĉiu siajn aferojn. Zorgu pri la viaj. Alie, estos domaĝe pri vi".
- Perfekte ! li diris interfrotiĝante siajn manojn. Tio malbone glatas en la kontraŭa kampo. Ĉi tiu minaco estas tiel malsaĝa kiel tiu de la pseŭdo-ŝoforo. Kia stilo ! Oni bone rimarkas ke ne estas Lupeno kiu tenas la plumon.
Ni enĵetiĝis en la tunelon kiu antaŭas la malnovan normandan urbon. En la stacidomo, Izidoro faris du aŭ tri ĉirkaŭirojn sur la kajo por senrigidiĝi siajn krurojn. Li pretigis sin por reokupi sian kupeon, kiam kriado eskapis de li. Pasante apud la biblioteko, li malatente legis, sur la frontpaĝo de speciala eldono de la ĵurnalo de Rueno, tiujn ĉi kelkajn liniojn kies subite li komprenis la teruran signifon :
"Lasta horo. - Oni telefonas al ni de Diepo ke tiunokte kanajloj eniris