Paĝo:Leblanc - L’Aiguille creuse, 1912.djvu/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la kastelon de Ambrumesi, ligis kaj buĉoŝtopis F-inon de Jevro, kaj forrabis F-inon de Sankta-Verano. Spuroj de sango estis rimarkitaj je kvin cent metroj de la kastelo, kaj tute proksime oni retrovis ŝultrotukon ankaŭ makulitan de sango. Estas oportune timi ke la kompatinda junulino estas murdita".

Ĝis Diepo, Izidoro Botreleo restis senmove. Duone kurbiginta, la kubutoj sur siaj genuoj kaj siaj manoj metitaj kontraŭ sia vizaĝo, li cerbumis. En Diepo, li luprenis aŭton. Ĉe la sojlo de Ambrumesi, li renkontis la enketjuĝiston kiu konfirmis al li la abomenan novaĵon.

- Vi ne konas ion pli ? demandis Botreleo.

- Nenion. Mi ĵus nun alvenis.

Samtempe la ĝendarma brigadisto alpaŝis al S-ro Baptofilo kaj enmanigis al li pecon de papero, ĉifita, fuŝtranĉita, flaviĝinta, kiun li ĵus plukis ne for de loko kie oni malkovris la ŝultrotukon. S-ro Baptofilo atente rigardis ĝin, poste prezentis ĝin al Izidoro Botreleo dirante :

- Jen kiu ne multe helpos nin en niaj esploradoj.