Sceno 1
(Simpla kampara, komuna ĉambro. - Tablo en la mezo, kie la bubo manĝas kaj ludas per paneroj. En angulo, lavujo, kie virino, Ŝi, laboras.)
Ŝi: Petro, ĉu vi bonvolos ellitiĝi hodiaŭ? Jam la naŭa forpasis kaj sola mi laboras… Kiel ĉiam, cetere! (al si mem) Dudek jarojn tiel mi travivis. Sklave en laboro mi eluzas miajn fortoin, por kia celo, kia motivo, plezuro?… li, ĉiam malsana… nervoj, stomako… kaj tiu ĵaluzo!… eterna turmento.
(Ŝi rigardas subite al la bubo)
Apenaŭ mi rajtas iri ĝis la magazeno, la riproĉoj pluvas dum horoj. Mi ne povas agi. Kvazaŭ najlumita mi streĉe ekzistaĉas, Ha! mia anĝelo, se mi ne havus vin!… Vi, mia kara bubo, tiom senkulpa… Mi scias, Giĉjo, via patro ne kulpas, li tre sobre vivas. Ho ve! Tiel ne estis je via praavo, kiam boteloj da vino postsekvis pokalojn da alkoholo, pakojn da tabako.
(ŝi prenas la infanon en la brakojn.)
Kai nun, mia karega, kiel sekvo al la bonaj agoj, familiaj plagoj persistas, neniigas ĉiujn, iom post iom, kancere… Jen tuberkulozo, jen