Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frenezo, jen kor-nervomalsanoj; ok gefilojn li al via praavino kaskigis, ok fokusojn de degenero. (kortuŝe) Diru al via panjo, Giĉjo! Vi ĉiam kondutos bone, konscie, vi ĉiam restos sobra, homa… kaj tiel… vi restos ĉiam bela, forta, ĉu ne?


Giĉjo: Jes panjo mia, kial ne?

Ŝi: (Ŝi residigas la bubon) Ha mia karega, mi timas tiun tagon… piedmalvarma statis via patro, tutnokte… li apenaŭ dormis horeton kaj nerve saltegis, kvazaŭ elektrizita!… Estas krizo.

(Al la edzo alvoke.)

Petro, ĉu vi venas? Mi jam plenumis preskaŭ la tutan laboron: la porkoj manĝis, la kokinoj ricevis sian porcion, via matenmanĝo, preta en la bovlo, vin atendas ĉe la fajrujo. Kaj vi scias, ni devas melki la bovinojn, suĉigi la bovidojn, do, venu min helpi, ĉio muĝas en la stalo.

Petro: (alvenante kaj ridegante) Ha, ha! Mi scias, vi faris ĉiom! Ha, ha! Sed nun mi scias, mi vidis, nun mi scias, kial vi ellitiĝas tiom frue, ha, ha!

(Li serioziĝas, la rigardo fariĝas fiksa kaj vigla.)

Mi aŭdis vin ambaŭ apud la barilo. En mallumo susurantaj vi restis duonhoron, koro ĉe koro atendantaj. Iom poste, senbrue, kiel pekantaj fantomoj, en la porkejon vi ŝoviĝis… Ne diru ne, ne plu neu, mi vidis vin! Mi ĉiam tion sentis, kaj nun, sen spiono, mi malkovris, ne eraris, erari ne povas mi…

Ŝi: Petro, mi petas, ne estu stulta, vi scias, ke mi elliris nur por prilabori miajn ĉiutagajn taskojn, por preni pajlon, akvon, lignaĵetojn, stipojn… Vi scias, ĉu ne?

Petro: (Li rigardas fikse el la pordo sur la ŝtuparon.) Mi scias… mi scias…

Ŝi: Ne rigardu tiel emfaze tiujn paŝaĵojn, nenion misteran ili enhavas, estas viaj, hieraŭaj, kaj miaj, kaj tiuj de via patrino, vidu ili ne estas tute freŝaj!

Petro: … Ili estas tamen tiom ampleksaj, kaj la plandaj desegnaĵoj strangaspektas en la koto.

Ŝi: Ne tiom absurde cerbumu, vi priririgos vin. Venu manĝi, poste ni iros labori, kune trankvile. Aŭskultu kiom la brutaro bleke senpacienciĝas!

(Li hezite ellasas la sojlon, paŝetas al la tablo kaj ekparolas pli akre, sed kiel plenkonscia homo.)

Petro: Sed mi vidis! Diru, kiu estis kun vi apud la barilo!

Ŝi: (Ribele, senpacience) Jes, jes, estis bela junulo, kavaliro. Kaj mi ĝuis, ĝuadis, adultis, amoris, amoris! Jen, ĉu vi estas kontenta nun?

(Li konscias la mokon kaj ekhavas pli normalan sintenon. Li sidiĝas ĉe la tablo per manĝi.)