Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

19. Se ni volus nomi Animo ĉion, kio havas perceptojn kaj apetojn laŭ la ĝenerala senco, kiun ni ĵus klarigis, ĉiuj simplaj substancoj aŭ kreitaj monadoj povus esti nomataj animoj; sed, ĉar la sento estas io pli ol simpla percepto, mi konsentas, ke la ĝenerala nomo de Monadoj kaj Entelekioj sufiĉu por la simplaj substancoj, kiuj havas nur tion, kaj ke oni nomu Animoj nur tiujn, kies percepto estas pli distinga kaj akompanata de memoro.

20. Ĉar ni spertas en ni mem staton, en kiu ni memoras nenion kaj havas nenian distingan percepton, kiel kiam ni eksvenas, aŭ estas premegataj de profunda dormo sen ia sonĝo. En tiu stato l’ animo ne diferencas senteble de simpla monado; sed, ĉar tiu stato ne estas daŭra, kaj l’ animo sin tiras el tio, ĝi estas io pli.

21. Kaj ne sekvas, ke tiam la simpla substanco estas sen ia percepto. Tio ĉi eĉ ne povas esti, pro la kaŭzoj nomitaj; ĉar ĝi ne povas perei, ĝi ne povas ankaŭ ekzistadi sen ia afekto, kiu estas nur ĝia percepto; sed, kiam estas granda multego da malgrandaj perceptoj, en kiuj estas nenio distinga, oni senkonsciiĝas; same kiel, turniĝante senĉese laŭ unu sama direkto multe da fojoj intersekve, ni ricevas kapturniĝon, kiu povas nin svenigi, kaj lasas ĉe ni nenion distingan. Kaj tian staton la morto povas doni dum kelke da tempo al la bestoj.

22. Kaj, ĉar ĉiu nuna stato de simpla substanco estas nature sekvo de ĝia antaŭa stato, tiamaniere ke l’ estanteco estas graveda je l’ estonteco,

23. Do, tial ke vekite de l’ senkonsciiĝo oni aper-