Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ceptas siajn perceptojn, estas ja necese, ke oni estu havinta ilin tuj antaŭe, kvankam oni ne aperceptis ilin; ĉar unu percepto povas deveni nature nur el alia percepto, same kiel movo povas deveni nature nur el movo.

24. Oni vidas do ke, se ni havus nenion distingan kaj, por tiel diri, reliefan kaj pli altegustan en niaj perceptoj, ni ĉiam estus en la senkonsciiĝo, kaj tio estas la stato de la Monadoj tute nudaj.

25. Tial ni vidas, ke la Naturo donis reliefajn perceptojn al la bestoj, per la zorgo kiun ĝi havis provizi ilin je organoj, kiuj kolektas kelke da lumradioj aŭ aerondaĵoj por ilin fari pli efikaj per ilia kunigo. Estas io simila en la flarado, gustumado, kaj palpado, kaj eble en multe da aliaj sentadoj, kiuj estas de ni nekonataj. Kaj mi baldaŭ klarigos kiamaniere tio, kio okazas ĉe l’ animo, reprezentas tion, kio okazas ĉe l’ organoj.

26. La memoro havigas specon de kunsekvado (konsekucio) ĉe l’ animoj, kiu imitas la prudenton, sed devas esti distingata de ĝi. Ĉar ni vidas, ke la bestoj, havante percepton de ia afero, kiu impresas ilin, kaj kies percepton similan ili havis antaŭe, tion atendas per la reprezento de sia memoro, kio estis al ĝi alligita en tiu antaŭa percepto, kaj estas inklinaj al sentoj similaj je tiuj, kiujn ili tiam ricevis. Ekzemple: kiam oni montras bastonon al la hundoj, ili rememoras la doloron, kiun ĝi kaŭzis al ili, kaj krias, kaj forkuras.

27. Kaj la forta imago, kiu impresas kaj ekscitas ilin, devenas aŭ de la grandeco aŭ de la multeco