Paĝo:Leibniz - Monadologio, 1905, Boirac.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kio estas princo rilate al siaj subuloj kaj eĉ patro al siaj idoj.

85. De kie estas facile konkludi, ke l’ aro de ĉiuj Spiritoj necese konsistigas la Civiton (regnon) de Dio t. e. la kiel eble plej perfektan Ŝtaton sub la plej perfekta Monarĥo.

86. Tiu Civito de Dio, tiu vera universala Monarĥaĵo estas morala mondo en la mondo natura, kaj la plej alta kaj dia el la produktaĵoj de Dio, kaj en ĝi konsistas vere la gloro de Dio, ĉar tiu ĉi estus nula, se liaj grandeco kaj boneco ne estus konataj kaj admirataj de la spiritoj; ankaŭ rilate al tiu dia Civito li havas speciale bonecon, dum liaj saĝeco kaj potenco sin montras ĉie.

87. Kiel ni tie supre vidigis perfektan harmonion inter du naturaj regnoj, unu de l’ kaŭzoj efikaj, la dua de l’ celaj, ni devas ankaŭ rimarki tie ĉi duan harmonion inter la fizika regno de la Naturo kaj la morala regno de la Favoro, t. e. inter Dio konsiderata kiel arĥitekturisto de la maŝino de l’ universo, kaj Dio konsiderata kiel monarĥo de la dia Civito de la Spiritoj.

88. Tiu harmonio faras, ke l’ aferoj kondukas al la Favoro per la vojoj mem de la Naturo, kaj ke tiu ĉi terglobo, ekzemple, estas detruota kaj restarigota per la naturaj vojoj en la momentoj, kiam postulos la regado de la Spiritoj por la puno de unuj kaj la rekompenco de aliaj.

89. Oni ankaŭ povas diri, ke Dio kiel arĥitekturisto kontentigas ĉiel Dion kiel leĝdonanton, kaj ke sekve la pekoj kunportos kun si sian punon per