Paĝo:Lengyel - La Kalendaro, 1907.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA KALENDARO

Certe ĉiuj miaj legantoj scias, kio estas la kalendaro. Sed mi pensas, ne ĉiuj scias, kiamaniere la kalendaro redaktiĝas. Pri tio mi deziras skribi kelkajn vortojn; kvankam mi absolute ne deziras, ke la leganto mem redaktu siajn kalendarojn, — ho ne! Ankaŭ la eldonistoj vivu…

Unu jaro konsistas el 365 ¼ tagoj proksimume. Sekve de tio, la kalendara jaro konsistas el 365 tagoj, kaj ĉiu kvara jaro el 366. La jaro konsistanta el 365 tagoj estas nomata simpla jaro, tiu el 366: superjaro. La kalendaro, kiu redaktiĝas laŭ tiu ĉi regulo, estas nomata Juliana kalendaro, ĉar ĝi devenas de la fama Julius Cæsar.

Sed la tempo, kiun nia Tero bezonas por unufoje ĉirkaŭiri la Sunon, estas iom malpli longa ol 365 ¼ tagoj, ĉar ĝi estas 365 tagoj, 5 horoj, 48 minutoj kaj 47 sekundoj. Gregoro XIII, Roma papo, sin apogante sur tiu cirkonstanco, intencante atingi kiel eble plej ĝustan paralelecon inter la na-