Paĝo:Lengyel - La Kalendaro, 1907.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tura kaj kalendara jaroj, ordonis, ke el la centaĵaj jaroj (t. e. jaroj, kies nombro finiĝas per du nuloj) nur ĉiu kvara estu superjaro; la kalendaro, kiu redaktiĝas laŭ tiu ĉi metodo, estas nomata Gregorana kalendaro. Preskaŭ ĉiu lando akceptis tiun ĉi sistemon, kvankam kelkaj (ekz. Ruslando) eĉ nuntempe uzas la neĝustan Julianan. La jaroj 1700, 1800 kaj 1900 estis do simplaj jaroj laŭ la Gregorana kalendaro, sed superjaroj laŭ la Juliana; la jaro 2000 estos superjaro laŭ ambaŭ kalendaroj. La malfrueco de la Juliana kalendaro en la jaro 1582 estis kompensita tiamaniere, ke la 5-an de oktobro oni skribis 15-an. Dek tagojn valoris la ĉiujare forlasitaj kelkaj minutoj. Hodiaŭ 13 tagoj estas la malfruo, t. e. la 14-an de la monato estas la unua de la sama monato laŭ rusa kalendaro.

Superjaro estas tiu jaro, kies nombro estas dividebla per 4 sen restaĵo; sed el la jaroj, kies nombro finiĝas per du nuloj, nur tiuj estas superjaroj, kies nombro estas dividebla per 400 sen restaĵo.