Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
SITTAH
Ne resti ja… ne resti ja videbla…
Sed en apuda ĉambro…
SALADIN
Ne, franjo, eĉ ne tion, mi vin petas. —
For, for! — Susuras la kurten’! — Li venas! —
Kaj ne apude restu! — Mi kontrolos!
Ŝi iras tra unu pordo. Natan envenas tra alia kaj Saladin estas sidiĝinta.
5a SCENO SALADIN kaj NATAN.
SALADIN Envenu, jud’! — Alvenu, tutproksimen! Sen timo! NATAN Al la malamikoj timon! SALADIN
Vi estas Natan? NATAN Jes.
SALADIN La saĝa Natan?
NATAN
Ne! SALADIN Se ne laŭ vi mem, sed laŭ popol’. NATAN Jes, eble laŭ popol’!