SALADIN
Ĉu vi do kredas,
Ke mi malŝatas de l’ popol’ la voĉon?
De longe mi deziris, koni viron,
De ĝi nomatan „la saĝul’!“
NATAN
Kaj se
Nur estus moko? Se por la popolo
„Saĝega“ estus „klera“? kaj eĉ „klera“
Nur, kiu bone kaptas la profiton?
SALADIN
Profiton veran, vi ja volas diri.
NATAN
En tiu kazo plejprofitemulo
Plej saĝa estus; kaj la samo: „saĝa“
Kaj „lerta“.
SALADIN
Vi ja pruvas, kion vi
Refuti volas. — La profitojn verajn —
Eĉ nekonatajn de l’ popol’ — vi konas.
Almenaŭ vi klopodis, ilin koni,
Kaj vi pripensis ilin: tio sole
Estigas jam „saĝulon“.
NATAN
Kia ĉiu
Sin kredas esti.
SALADIN
Ne pli’ da modesto!
Naŭzigas, ĉiam aŭdi modestaĵojn,
Se oni prudentaĵojn ja atendis. Li salte leviĝas
Al la afero! — Sed mi petas vin:
Malkaŝe, judo!