Ĉi tiu paĝo estis validigita
Damasko plej zorgeme mem elektis
Por vin ĝojigi.
DAJA
Tia vi ja estas!
Se vi donaci nur, donaci povas!
NATAN
Akceptu same ĝoje — kaj silentu!
DAJA
„Silentu“! — Kiu dubas, ke vi estas
La honesteco kaj bonfaro mem?
Kaj tamen…
NATAN
Tamen mi nur estas judo!
Jen via penso!
DAJA
Mian penson vi ja
Pli bone scias.
NATAN
Do silentu!
DAJA
Bone!
Por punindaĵ’, ĉi tie okazanta,
Kaj kiun mi ne povas aliigi
Kaj ne malhelpi, vi respondu!
NATAN
Estu!
Sed kie nun ŝi estas, restas? — Daja,
Se vi min trompis! — Ĉu do Recha scias,
Ke mi alvenis?
DAJA
Tion mi demandas!
Ankoraŭ tremas ĉiu ĝia nervo,
Kaj ĝia fantazio pentras fajron