Al ĉiu pens’. En dormo ŝi maldormas,
Kaj en maldorm’ spirito ŝia viglas:
Jen eĉ ne besto, jen pli ol anĝelo!
NATAN
Ho, kompatinda! Kio estas homo!
DAJA
Longtempe, kun okul’ fermita, kuŝis
Ŝi ĉi-matene, kvazaŭ morta. Eke
Ŝi kriis: „Jen de l’ patro la kameloj!
Aŭskultu! Jen eĉ kara voĉo lia!“
Kaj ree obtuziĝis ŝia vido.
La kapo, senigita de apogo,
Sur la kusenon falis. — Mi elkuris!
Kaj jen! vi fakte venis, fakte venis!
Ne estas strange! La animo ŝia
Ja estis nur ĉe vi — kaj li.
NATAN
Ĉe li?
Ĉe kia „li“?
DAJA
Li, kiu el la fajro
Ŝin savis.
NATAN
Kiu estis? Kiu? Kie?
Ho, kiu savis mian Recha’n? Kiu?
DAJA
Templano juna estas; venigita
Kaptito tien ĉi malmultajn tagojn
Antaŭe. — Saladin lin amnestiis.
NATAN
Templano, kiun la sultano lasis
Vivanta? Per miraklo malpli granda
Ne estis ŝi savebla? Dio!