DAJA
Se
Ne estus li riskinta l’ vivon propran,
Ŝi estus sian per la fajr’ perdinta.
NATAN
Do kie, Daja, estas la noblulo?
Ho kie? Gvidu min al liaj piedoj.
Vi espereble al li donis ĉiujn
Trezorojn, kiujn mi postlasis? Ĉiujn!
Promesis kromajn?
DAJA
Ne! Ni ja ne povis.
NATAN
Ne?
DAJA
Venis li: de kie ni ne scias.
Foriris li: kaj ni ne scias, kien.
Sen scio pri la dom’, nur direktate
De l’ aŭdo; kun mantelo disiĝanta
Tra flam’ kaj fum’ li saltis al la voĉo,
Vokanta nin por helpo. Jam ni kredis
Lin pereinta, sed el flam’ kaj fumo
Subite li alpaŝis nin, portante
Ŝin sur la fortaj brakoj. Ne tuŝate
De la ĝojkrioj niaj dankaj, li nun
Demetas ŝin, ŝoviĝas inter l’ homojn —
Kaj malaperas!
NATAN
Sed vi lin revidis?
DAJA
La postajn tagojn li ja promenadis
Sub tiuj palmoj, kiuj ombrumadas
De la Savinto sankta la tombejon.