Mi ĝoje proksimiĝis, dankis, petis;
Proponis unufoje nur revidi
La pian kreitaĵon, kiu estas
Sen trankvilec’, ĝis ke ŝi plori povis
Por danko ĉe piedoj liaj.
NATAN
Kaj?
DAJA
Sed vane! Li la petojn malatentis;
Per sarkasmaĵoj nur li min verŝumis.
NATAN
Kaj fortimigis vin…
DAJA
Ho ne, eĉ male!
Mi ĉiutage ree proksimiĝis
Kaj lasis min primoki ĉiutage.
Ho, kiom mi suferis! Kaj volonte
Mi estus suferinta multe pli!
Sed jam de longa temp’ li ne plu venas
Viziti la tombejon de l’ Savinto.
Neniu scias, kie nun li estas. —
Vi miras? Vi meditas?
NATAN
Mi pripensas
L’ efikon de ĉi ĉio sur l’ animon
De mia Recha. Esti forpuŝata
Kaj tamen altirata! — Kor’ kaj kapo
Tutcerte disputadas, ĉu malamo
Aŭ ĉu melankolio fine venkos.
Neniu ofte venkas: Fantazio
Aliĝas kaj revulojn faras,
Ĉe kiuj jen la kapo ludas rolon