De koro, jen la kor’ de l’ kap’ la rolon.
Malbona ŝanĝo! Se mi ne eraras,
La lasto jam okazis: Recha revas!
DAJA
Sed tiom pie, ĉarme!
NATAN
Sed ŝi revas!
DAJA
Precipe unu, nu — kapricon ŝi ja
Dorlotas: La Templano, ŝi asertas,
Ne estas hom’ surtera, ne homido;
El la anĝeloj — sub, protekto, kies
De l’ infaneco la koreto ŝia
Jam kredas esti — unu ekelpaŝis
En formo de Templan’ el nubo sia,
Kaŝanta ĝenerale lin, ŝvebanta
Eĉ ĉirkaŭ ŝi en fajr’. Ne ridu! Lasu
Al ŝi revaĵon tiun, ridetante,
Pri kiu jud’, kristan’ kaj islamano
Samopinias — la revaĵon dolĉan.
NATAN
Al mi eĉ dolĉan! — Iru, Daja, vidu,
ĉu ŝi bonfartas, min paroli povas.
Kaj poste mi elserĉos la kaprican
Protekt-anĝelon. Kaj se li bonvolas
Ankoraŭ esti inter ni surtere
Kaj montri tian strangan templanecon,
Mi certe trovos lin kaj alvenigos.
DAJA
Ne tro esperu!