Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

NATAN

Ne tro esperu! Kaj se poste cedos
La dolĉa revo al pli dolĉa vero,
Ho, tiam…! Daja, kredu min: la homo
Preferas ĉiam homon al anĝelo. —
Vi certe ne koleros ja pri mi,
Se prianĝela revantin’ saniĝos.

DAJA

Bonulo kaj samtempe malbonulo!
Mi iros! — Aŭdu! vidu! — Jen, ŝi mem!