Ĉi tiu paĝo estas provlegita
En akvo morti al mi ŝajnas savo,
Plezuro, refreŝiĝo. — Sed ja vi
Ne dronis! Kaj ja mi, mi ne mortbrulis!
Ho, kiom ĝoju ni kaj gloru Dion!
Li portis vin kaj portis la boaton
Sur la flugiloj de la nevideblaj
Anĝeloj trans riverojn la perfidajn.
Li igis la anĝelon mian porti
Videble min tra fajro sur la blankaj
Flugiloj siaj.
NATAN
flanken
Jes, la mantelo blanka disiĝanta
De la Templan’.
RECHA
Min porti tra la fajro per flugiloj
La siaj. — Jes, vizaĝ’ kontraŭ vizaĝo
Anĝelon elizean vidis mi,
Anĝelon mian!
NATAN
Kaj ne plibelon vidus vi sur li,
Ol li sur vi.
RECHA
ridetante
Al la anĝelo aŭ al vi?
NATAN
Se homo nur natura, ĉiutaga
Al vi farinta estus tiun servon:
Por vi li devus ja anĝel’ fariĝi!