Nenio, sur vizaĝ’ de Eŭropano,
Kaj vin ne brulas fajro en Azio!
Ĉu tio ja ne estas jam miraklo,
Mirakl-avidaj homoj? Kial do
Vi speciale mendas eĉ anĝelon?
DAJA
Ĉu malutilas — Natan, min pardonu —
Prefere tamen pensi, ke anĝelo
Ol ke homido estas la savinto?
Ĉu al la kaŭz’ nekomprenebla de
La savo oni pli proksima sin
Ne kredas?
NATAN
El fero volas esti ellevata
El ardo per pinĉil’ arĝenta, por
Al si imagi, esti mem arĝenta!
Kaj vi demandas min, ĉu malutilas?
Al kio helpas? mi demandi povus. —
La „kredi sin ĉe Dio pli proksima“
Ja estas sensencaĵo aŭ blasfemo. —
Sed: malutilas; eksterdube malutilas! —
Aŭskultu min. — Ĉu ne: al la estaĵo
Savinta vin — ĉu homo, ĉu anĝelo —
Vi ambaŭ volus, aŭ vi speciale,
Volonte fari multajn grandajn servojn? —
Ĉu ne? — Nu, al anĝelo, kiajn servojn
Eĉ grandajn servojn oni povus fari?
Al li vi povas danki, ĝemi, preĝi,
Aŭ disfandiĝi pro pri li ekstazo;
Aŭ fasti je la tag’ de lia festo;
Almozojn doni. — Jen nenio. — Ĉar al
Mi ŝajnas, ke vi mem kaj l’ proksimulo