Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

NATAN

Aj, Daja, kial estas nekredebla
La famo? Ĉu por kredi eĉ prefere
Pli nekredeblan ion? — Tio ankaŭ
Okazas. — Kial Saladin ne povis
En temp’ malnova speciale ami
Ĉi tiun fraton? Li gefratojn siajn
Ja ĉiujn tiom amas. — Ĉu ne ofte
Similaj estas du vizaĝoj? — Ĉu
Impres’ malnova devas tut-perdiĝi? —
Ĉu samo ne plu povas sam-efiki? —
De kiam? — Kio estas nekredebla? —
Mi scias, saĝa Daja, vi ne kredus
Ĝin plu miraklo, kaj mirakloj viaj
Bezon…, pardonu min, meritas fidon.

DAJA

Vi mokas!

NATAN

Vi mokas! Ĉar vi min primokas! — Sed
Sen tio, Recha, via savo restas
Miraklo, eble nur al tiu, kies
Ludado — aŭ eĉ moko — estas, gvidi
Decidojn plej severajn kaj projektojn
Senbridajn de regantoj per fadenoj.

RECHA

Se mi erarus! Tion mi ne ŝatas.

NATAN

Sed vi volonte lasas vin instrui. —
Aŭskultu: Frunto ĝuste tiuvolba;
Aŭ naz’ hazarde tia, ne alia;
Du brovoj tiu- aŭ ĉi-tiuformaj
Sur akra aŭ malakra ost’; linio,
Angulo, fendo, sulko aŭ makulo,