Ĉi tiu paĝo estas provlegita
DAJA
Li ree promenadas sub la palmoj,
De temp’ al temp’ daktilojn deŝirante.
NATAN
Manĝante? Kaj en formo de Templan’?
DAJA
Vi min turmentas! — Post la densaj palmoj
Divenis lin okul’ avida ŝia
Kaj sekvas lin senĉese. Ŝi vin petas,
Petegas, senprokraste kapti lin.
Rapidu! Ŝi per signo al vi montros
Tra la fenestro, ĉu li supreniris
Aŭ flankeniĝis. Kuru!
NATAN
Mi debestiĝis? — Ĉu do decas? — Vi
Ekiru, diri ke mi nun revenis.
La honestulo certe volis nur
Ne veni, ĉar mi ne ĉi tie estis;
Kaj li nun venos, se la patro mem
Invitas lin. — Tuj diru, ke mi lin
Tutkore petas…
DAJA
Akceptos. — Li — ne iras ja al judo!
NATAN
Almenaŭ iru, iru lin haltigi;
Almenaŭ akompanu lin per viaj
Okuloj. — Iru do; mi tuj vin sekvos.
NATAN rapidas enen kaj DAJA eksteren