Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

NATAN

Ĉu jes? Rapidu, Hafi, ke vi baldaŭ
Revenu en dezerton; ĉar mi timas,
Ke ĝuste inter homoj vi mallernos
Estadi hom’.

DERVIŜO

Estadi hom’. Mi ankaŭ tion timas.
Adiaŭ!

NATAN

Adiaŭ! Tiom urĝas? Restu, Hafi.
Ĉu la dezert’ forkuros? — Do atendu!
Ĉu li min aŭdas? — He! Al-Hafi, he! —
Li estas for! Kaj mi volonte volis
Demandi pri l’ Templan’. Opinieble
Li konas lin.

4a SCENO DAJA alrapidas. NATAN.

DAJA Ho, Natan, Natan! NATAN Do kio?

DAJA Li revidebliĝas! Li Revidebliĝas! NATAN Kiu, Daja? DAJA NATAN Li? — Kiam Li ne videbliĝas? — Ha, Nur lin vi no.mas „li“. — Ne estas ĝuste. Eĉ ne, se fakte li anĝelo estus!