Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Al-Hafi ĝin ne faros! Saladin
Nemilde-milda ne per Hafi ŝajnos.
Li ne similos al ŝtopitaj tuboj
Refordonantaj ŝpruce kaj neklare
La akvon klarkvieta ricevitan.
Al-Hafi pensas, sentas kiel mi!“ —
De l’ birdkaptist’ fajfilo ĉarme sonis,
Ĝis la pirolo estis en la reto!
Ho mi, vantulo de vantulo!

NATAN

Ho mi, vantulo de vantulo! Kalme[1],
Derviŝo mia!

DERVIŜO

Derviŝo mia! Ha! Ĉu ne vanteco,
Centmilojn da gehomoj elpremadi,
Turmenti kaj sufoki kaj rabumi
Kaj voli ŝajni filantrop’ al kelkaj?
Ĉu ne vanteco estas, ne havante
La ĉiam plenan manon de l’ Plejalta,
Imiti de l’ Plejalta la mildecon,
Pruvatan tute same al bonulo
Kaj malbonul’ kaj kampo kaj dezerto
En sunobrilo kaj en pluvvetero?

NATAN

Sufiĉe! Finu!

DERVIŜO

Sufiĉe! Finu! Lasu min mencii
Vantecon mian ankaŭ! — Ĉu ne estas
Vanteco, serĉi flankon bonan, tamen,
De tia ĉi vantec’, por partopreni
En la vantec’, pro tiu bona flanko?
Ĉu eble tion vi aprobi povas?
Ĉu jes?

  1. kalma = F: calme, A: calm, G: ruhig (innerlich).