Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĝi pendos en Jeruzalem de najlo,
Kaj mi ĉe l’ Ganges paŝos nudpiede
En sablo kun la instruistoj miaj.
NATAN
Vi tia estas!
DERVIŜO
Kaj ni ludos ŝakon.
NATAN
Jen via cel’!
DERVIŜO
Ĉu ne bezoni plu almozojn peti?
Ĉu ŝajni riĉegul’ por almozuloj?
Ĉu povi fari el la almozulo
Plej riĉa la riĉulon plej senhavan?
NATAN
Ne tio, certe.
DERVIŜO
Unuafoje estis mi flatata,
Flatata de l’ mani’ de Saladin…
NATAN
De kia?
DERVIŜO
De almozuloj senton; almozul’
Nur scias, kiel doni al petisto.
Li diris: „Antaŭulo via estis
Tro kruda. Nevolonte li nur donis.
Li ĉiufoje antaŭinformiĝis
Pri l’ ricevonto; ne kontenta, ke
Li scias nur la mankon, li esploris
La kaŭzon de la manko, por elpesi
Ekzakte donon laŭ ĉi tiu kaŭzo.