Ĉi tiu paĝo estis validigita
TEMPLANO
Nu?
FRATO
Jes — laŭ la Patriarko — bone estas:
Sed Dio kaj orden’…
TEMPLANO
Nenion ŝanĝas
Kaj ne ordonas malindaĵon!
FRATO
Ne! —
Nur — laŭ la Patriarko — malindaĵo
Ĉe homoj estas tia ne ĉe Dio.
TEMPLANO
Al Saladin mi ŝuldas mian vivon
Kaj rabus lian!
FRATO
Fi! — Sed tamen — laŭ
La Patriarko — Saladin ja estas
De l’ kristanaro malamik’, kaj via
Amik’ ne rajtas esti.
TEMPLANO
Ĉu amiko?
Mi nur al li ne agos malindule,
Sendanke malindule!
FRATO
Certe ne! —
Sed — laŭ la Patriarko — ja ni dankon
Pro Di’ kaj homoj ne bezonas pruvi,
Se ia serv’ okazis ne pro ni.
Kaj ĉar la famo diras — laŭ la Patriarko —,
Ke Saladin nur tial vin indulgis,
Ke en kondut’ kaj trajtoj viaj io
Lin memorigis pri la frato lia…