Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kaj kie sur la Libanon’ ĝi kuŝas,
En kiu estas la kolosaj sumoj,
Per kiuj de l’ sultan’ la ruza patro
La kostojn pagas de la militiro
Kaj de l’ armeo. Saladin nu iras
De temp’ al temp’ al tiu ĉi kastelo
Sur flanka voj’, sen akompanantaro.
Ĉu vi komprenas?

TEMPLANO

Ĉu vi komprenas? Tute ne!

FRATO

Ĉu vi komprenas? Tute ne! Nenio
Pli simple estus ja ol ĉi-okaze
Ekkapti la sultanon kaj mortigi.
Vi tremas? — Ho, jam kelkaj Maronidoj
Diamaj ja deklaris esti pretaj,
La faron fari, se nur ilin gvidus
Kuraĝa viro.

TEMPLANO

Kuraĝa viro. Kaj la Patriarko
Elektis min, por esti tiu viro
Kuraĝa?

FRATO

Kuraĝa? Kaj li kredas, ke reĝ’ Philipp
Plej bone povus al li fari helpon
De Ptelemais.

TEMPLANO

De Ptelemais. Min? Min, frato mia?
Min? — Ĉu vi do ne aŭdis? nur aŭdetis
Pri tio, kion ja al Saladin
Mi ŝuldas?

FRATO

Mi ŝuldas? Certe mi ĝin aŭdis!