FRATO
Scias
Ekzakte, kiel, kie, kiom forte,
De kiu flanko Saladin komencos
Militon, se ĝi ree komenciĝos
Denove.
TEMPLANO
Li ĝin scias?
FRATO
Kaj li volus
Volonte priinformi reĝon Philipp,
Por ke ĉi tiu proksimume povu
Eltaksi, ĉu l’ danĝero vere estas
Sufiĉe granda por, kun Saladin,
Denove funkciigi batalhalton
Malrespektitan brave ja de via
Ordeno.
TEMPLANO
Kia Patriarko! — Sekve:
La brava, kara vir’ min ne rigardas
Sendoto ordinara, sed — spiono. —
Ho, frato, diru al la Patriarko:
Laŭ via esplorado jen ne estas
Afero mia. — Mi min konsideras
Ankoraŭ ja militkaptito; kaj
Metio sola de Templano estas,
Kuraĝe svingi sian glavon, ne
Spioni malkuraĝe.
FRATO
Mi ĝin pensis! —
Mi eĉ pro tio ne al vi koleras. —
Aŭskultu plu: La Patriark’ esploris
La nomon ankaŭ de la fortikaĵo,