Ĉi tiu paĝo estis validigita
SITTAH
Neniel helpas! — Mi nun movas. — Jen
Por vi la sama stato!
SALADIN
Mi eliros
El tiu embaras’ ne sen ŝtonperdo.
Nu, bone! prenu la ĉevalon!
SITTAH
Ne!
Mi preterŝovos.
SALADIN
Tio min ne savas.
La movo pli valoras ol ĉevalo.
SITTAH
Jes, eble.
SALADIN
Sen la mastro vi kalkulon
Ne faru! — Jen! — Ĉi tion vi ja ne
Supozis!
SITTAH
Fakte ne! Mi ne supozis,
Ke vi ne plie gardos la reĝinon!
SALADIN
Mi, la reĝinon?
SITTAH
Vere mi jam vidas,
Ke mi hodiaŭ ree gajnos mil
Denarojn, kaj ne nazerinon nur.
SALADIN
Do kial?