Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

SITTAH

Do kial? Nu, ĉar vi ja nepre volas
Malgajni. — Tamen tio tute ne
Min kontentigas. — Ĉar krom tio, ke
Tiela ludo tute ne amuzas:
Ĉu mi ne pleje gajnis, kiam vi
Min venkis? Ĉu ne ĉiam vi
Al mi duoblan enmetaĵon pagis,
Por min konsoli pro perdita ludo?

SALADIN

Do ŝajne vi intence eĉ malvenkis,
Se en la lud’ vi malsukcesis, franjo?

SITTAH

Almenaŭ via donacemo estas
Kialo, kara frato, se mi ne
Pli bone lernis tiun ĉi ludaĵon.

SALADIN

Ni deflankiĝas de la ludo. — Finu!

SITTAH

Ĉu restas? — Bone: ŝak’, duoble ŝak’!

SALADIN

Nu, fakte: mi ne vidis tiun ĉi
Duoblan ŝakon, renversantan mian
Reĝinon!

SITTAH

Reĝinon! Ĉu ĝi estis evitebla?
Ni vidu.

SALADIN

Ni vidu. Ne! Forprenu la reĝinon.
Kun tiu ŝton’ neniam mi sukcesis.

SITTAH

Nur kun la ŝtono?