Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Lacigajn? — Ĉu mi ludis kun la Iman?[1]
Ha ba! Malgajn’ pretekston volas. — Ne
La ŝtonoj mortaj, Sittah, estas, kiuj
Perdigis min, sed via arto, via
Percept’ rapida, kalma…
SITTAH
De l’ perdo la pikilon malakrigi.
Vi estis neatenta — pli ol mi.
SALADIN
Ol vi? — Kaj kio distritigis vin?
SITTAH
Ne via distriteco! — Kiam ni
Denove tiel diligente ludos?
SALADIN
Ni ree ludos do des pli avide![2]
Vi pensas, ĉar rekomenciĝos? — Estu! —
Ne mi ja faris la unuan movon.
Mi tre volonte volis plilongigi
La halton; mi al mia Sittah volis
Havigi bonan edzon ja samtempe;
Kaj estu frato de Rikardo: li
Ja estas lia frato.
SITTAH
Rikardon laŭdi povas!
- ↑ Al la ortodoksaj Islamanoj estas malpermesite, formi bildojn. Tial ili ankaŭ ne uzas ŝakfigurojn, sed ŝtonojn, kiuj havas surskribojn montrantajn la valoron. Tiajn ŝtonojn ĝenerale uzis Saladin, ludante kun la Iman, la kantoro de la moskeo. Ankaŭ ĉi-foje, por la ludo kun la fratino, oni donis al li ĉi tiujn ŝtonojn, kiuj postulas pli multe da atento, ol ŝakfiguroj.
- ↑ La senco de ĉi tiu verso ankaŭ en la Germana teksto ne estas klara.