Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

SALADIN

Rikardon laŭdi povas! Kaj se Melek,
La frato nia, havus de Rikardo
Fratinon: kia familio estus!
Plej bona famili’ el la plej bonaj! —
Vi aŭdas, ke min eĉ ne ĝenas, laŭdi
Min mem. — Mi taksas inda min je miaj
Amikoj. — Homojn tio ja estigus!

SITTAH

La belan revon mi ja tuj priridis!
Sed vi ne konas la kristanojn, ilin
Ne koni volas. Ili celas, esti
Kristan’, ne homo. Kio superstiĉon
Spicadas per homeco — de post Kristo —
Eĉ tion ili amas, ne ĉar homa
Ĝi estas, sed ĉar Kristo mem ĝin faris. —
Ho, ĝoju ili, ke li estis tia
Bonul’! ke ili povas kredi lian
Virtecon! — Sed ne lia virto, ne:
La nomo devas disvastiĝi ĉie
Kaj gluti kaj malhonorigi ĉiujn
Aliajn bonajn nomojn. Nur la nomon,
La nomon ili celas.

SALADIN

La nomon ili celas. Kaj vi pensas,
Ke ili tial nur postulas, ke
Aliaj, vi kaj Melek, kristaniĝu,
Por povi geedziĝi kun kristano?

SITTAH

Jes! Kvazaŭ nur kristan’ kaj kristanino
La rajton havus al la am’, donita
De la Plejalta ja al vir’ kaj ino!