Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

HAFI

rigardante la tabulon

Pro la bonŝanc’? Envii? — Vi ja scias.

SITTAH

farante signojn

Bst! Hafi!

HAFI

ankoraŭ ĉe la ludo

Bst! Hafi! Al vi mem ĝin malenviu!

SITTAH

Al-Hafi, bst!

HAFI

al Sittah

Al-Hafi, bst! La blankaj estis viaj?
Vi diras: „ŝak’!“

SITTAH

Vi diras: „ŝak’!“ Feliĉe li ne aŭdas!

HAFI

Nun sekvos lia movo.

SITTAH

Nun sekvos lia movo. Diru do,
Ke mi la monon povas havi.

HAFI

Ke mi la monon povas havi. Jes!
Vi ĝin ricevos, kiel jam kutime.

SITTAH

Ho, frenezul’!

HAFI

Ho, frenezul’! La ludo ja ne ĉesis!
Ankoraŭ vi ne perdis, Saladin!

SALADIN

apenaŭ aŭskultante

Jes! Tamen! Pagu! Pagu!