HAFI
Kortegon tutan ŝi
Subtenis, kaj vivkoston vian sola
Ŝi pagis.
SALADIN
Ha! Jen mia fratineto! Li ĉirkaŭprenas ŝin
SITTAH
Ja vi nur, frato, tiom min riĉigis,
Por tion povi.
HAFI
Kaj li ŝin estigos
Samgrade malriĉega, kiel estas
Li mem.
SALADIN
Malriĉa, mi? Ho, kiam mi
Pli multe havis, kiam pli malmulte?
Ĉevalo, vesto, glav’ kaj — unu Dio!
Sufiĉas tio! Kiam tio mankos?
Kaj tamen, Hafi, mi pro vi koleras.
SITTAH
Ho, ne koleru. — Kial mi ne povas
La patron tiel same senzorgigi?
SALADIN
Ha, Sittah, nun vi ree subpremegas
Gajecon mian! — Jes, al mi, por mi
Nenio mankas, povas manki. — Sed
Ja li malhavas, kaj ni ĉiuj sekve. —
Ho, diru, kion fari! — Egiptujo
Nin atendigos eble longe. — Kial,
Nur scias Di’. — La land’ kvieta estas. —
Limiĝi, ŝpari, ĉion mi ja volas,
Suferi eĉ, se tio tuŝas nur