Min mem, min mem nur, kaj se ne alia
Pro ĝi suferas. — Sed al kio helpos?
Ĉevalon, veston, glavon mi bezonas;
Kaj eĉ kun Di’ marĉandi mi ne povas.
Li jam sen tio nur malmulte havas:
Nur mian koron. — Sed kun la abundo
De via kaso, Hafi, mi treege
Kalkulis.
HAFI
Ha? Abundo? — Diru mem,
Ĉu vi ne estus ponardinta min,
Aŭ eĉ min sufokinta, se vi min
Trovinta estus kun abundo. Jes,
Kun tromporabo! tio estus ebla.
Do: kion ni nun faru? — Ĉu vi ne
Alie povis pruntepreni, ol
Ĉe Sittah?
SITTAH
Ĉu mi volis lasi preni
De mi privilegion tiun, frato?
Eĉ nun mi ĝin defendas. Mia kaso
Ne estas elĉerpita jam.
SALADIN
Pro Dio!
Ne tio! Ne! — Rapidu, Hafi, iru!
Pruntprenu kie ajn, de kiu ajn!
Promesu! garantiu! — Nur ne plu
De tiuj pruntu, kiujn mi riĉigis.
De tiuj prunti, ŝajnus repostulo.
Vizitu la plejavarulojn: ili
Volonte donos; ili bone scias,
Ke inter miaj manoj mon’ kreskegas.