Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

HAFI

Mi tiajn ja ne konas.

SITTAH

Mi tiajn ja ne konas. Mi ĵus pensis,
Ke laŭ la famo, Hafi, ja revenis
Amiko via.

HAFI

frapite

Amiko via. Kiu do amiko?
Do kiu estas?

SITTAH

Do kiu estas? La glorata judo!

HAFI

Glorata judo? Kaj de mi glorata?

SITTAH

Vi diris — mi tre bone rememoras
Esprimon vian — ke Kardio lia
El ĉiuj valoraĵoj al li donis
Abunde la plej grandan kaj la plej
Malgrandan.

HAFI

Malgrandan. Mi ĝin diris? — Kion mi
Esprimi volis?

SITTAH

Esprimi volis? Saĝo: la plej granda.
La plej malgranda: Riĉo.

HAFI

La plej malgranda: Riĉo. Kio? Mi?
Pri judo? Mi? Pri judo mi ĝin diris?

SITTAH

Ĉu eble vi pri via Natan ne
Ĝin diris?