Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

HAFI

Ĝin diris? Jes! pri li! pri Natan! Jes! —
Mi ĵus pri li ne pensis. — Fakte? Li
Nun fine hejmen venis? — Sekve lia
Situacio ne malbona ŝajnas!
Jes: lin popolo nomis „la Saĝul’“
Kaj „la Riĉul’!“

SITTAH

Kaj „la Riĉul’!“ „Riĉul’“ lin oni nomas
Nun pli ol iam. Tuta urbo laŭdas
La valoraĵojn, la trezorojn, kiujn
Kunportis li.

HAFI

Kunportis li. Se ree li „Riĉulo“,
Li ree ankaŭ estas „la Saĝulo“.

SITTAH

Se eble, Hafi, vi kun li parolus?

HAFI

Pri kio? — Eble eĉ pri pruntedono?
Vi lin ne konas! — Prunti? — Lia saĝo
Ja estas, ke li ne pruntdonas.

SITTAH

Ja estas, ke li ne pruntdonas. Iam
Pri li vi pentris tutalian bildon.

HAFI

Li eble al vi pruntedonos varojn.
Sed monon? — Monon? ne! — Li estas judo
Ja tia, kiaj judoj ne ekzistas
Tre multaj. Nu, li estas saĝa, scias
Vivadi, bone ludas ŝakon. Sed
Laŭ bono kaj malbon’ li diferencas
Malmulte de aliaj judoj. — Lin
Ne priesperu. — Li al malriĉuloj