Ja donas, donas malgraŭ Saladin;
Ne tiom multe, sed tutsamvolonte
Kaj sen prefero. Li egalmezuras
Kristanon, judon, islamanon kaj
Eĉ parson[1].
SITTAH
Tia homo…
SALADIN
Neniam mi pri tiu viro aŭdis?
SITTAH
…al Saladin ne pruntedonus? Ne
Al li, nur bezonanta por aliaj,
Ne por si mem?
HAFI
Malinda judo! — Ĝin al mi do kredu! —
Li tiom vin envias, eĉ ĵaluzas,
Ĉar vi donadas! Tute por si mem
Li volas ĉiun „Di’-vin-rekompencu“
De l’ tuta mond’. Nur tial li ne pruntas,
Ke ĉiam li donaci povu. Ĉar
La leĝ’ mildecon nur ordonas, ne
Komplezon, mildo lin estigas la plej granda
Malkomplezul’ de l’ mondo. Ni ja estas
De kelka temp’ ne plu amikoj bonaj;
Ne pensu tamen, ke pro tio eble
Mi juĝas lin maljuste. Certe ne!
Al ĉio ajn li taŭgas, jes! sed ne
Al tio; fakte ne. — Mi iru tuj,
Aliajn pordojn frapi. — Mi ekpensas
Pri unu maŭro, kiu estas riĉa
Kaj avarega. — Tuj mi iros, tuj!
- ↑ parso = fajro-adoranto.