Ĉi tiu paĝo estis validigita
DAJA
Ankoraŭ sub la palmoj li promenas,
Sed tuj li tiun muron ĉirkaŭiros. —
Jen li!
RECHA
Kaj ŝajne li ne scias, kien?
Ĉu rekte? ĉu malsupren? ĉu maldekstren?
Ĉu dekstren?
DAJA
Ne; li certe ĉirkaŭiros
La monaĥejon, kaj li tiukaze
Ĉi-preterpaŝos.
RECHA
Prave! — Ĉu vi lin
Parolis? — Kiel li kondutis?
DAJA
Same.
NATAN
Plej bone estos, se li vin ne vidos.
Ekstaru malantaŭe; aŭ, pli bone,
Eniru.
RECHA
Unu vidon nur! — Barilo
Lin kaŝas, ho!
DAJA
La patro estas prava:
Envenu! Tuj! Se li vin vidos, eble
Li tuj reiros.
RECHA
Ha, la plektbarilo!
NATAN
Kaj se subite li el ĝi elpaŝos:
Ne estas eble, ke li vin ne vidos.
Do iru for!