Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

DAJA

Do iru for! Jes, venu! De fenestro
Ni povos ilin rigardadi.

RECHA

Jes? Ambaŭ eniras

5a SCENO NATAN kaj baldaŭ poste la TEMPLANO.

NATAN Mi preskaŭ timas la strangulon. Preskaŭ Min frapas lia kruda virto. — Strange, Ke unu homo tiom embarasas Alian! — Ha, li venas. — Jes, je Dio! Junulo kvazaŭ viro. AI mi plaĉas La bona, spita vid’! la forta paŝo! La ŝel’ maldolĉa povas esti, sed La kerno, ne! — Sed kiam mi jam vidis…? Pardonu, nobla Franko ...

TEMPLANO He? NATAN Permesu . .. TEMPLANO Do kion, judo? Nu? NATAN Ke mi arogas,

Al vi paroli. TEMPLANO Tio min ne tuŝas!

Do kio?

71