Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

NATAN

Do kio? Ne grimacu kaj ne paŝu
Fiere, malestime preter viro,
Ŝuldanta al vi dankon ĝis la morto.

TEMPLANO

Pro kio ? — Mi divenas! Ĉu vi estas…?

NATAN

Mi estas Natan, patro de l’ knabino,
Savita el la fajr’ per via faro.
Mi venas…

TEMPLANO

Mi venas… Ne por danki, mi vin petas.
Pro tiu malgravaĵo mi jam devis
Toleri tro da dank’. — Precipe vi
Al mi neniom ŝuldas. — Ĉu mi sciis,
Ke estas la knabin’ filino via?
La devo estas de Templano, helpi
Al kiu ajn estanta en danĝero.
Kaj krome: mia vivo tiutempe
Min nur malhelpis. Kaj volonte mi
Ekkaptis la okazon, por ĝin riski
Por san’ kaj vivo de alia homo;
De hom’ alia, eĉ se tiu estis
Nur judidino.

NATAN

Nur judidino. Grande! — Grande, jes,
Kaj abomene! — Sed la sekvo estas
Ja klara: la grandec’ modesta savas
Sin post la abomenon por eviti
Admiratecon. — Kaj se ĝi tiome
Malŝatas, esti admirata: kion
Ĝi malpli do malŝatos? — Ho, sinjoro,