Ĉi tiu paĝo estis validigita
Se vi ne estus fremda kaj kaptita,
Mi ne arogus, tiel vin demandi.
Sinjoro, ho, ordonu, diru: kiel
Mi povus servi vin?
TEMPLANO
Neniel!
NATAN
Mi
Riĉulo estas.
TEMPLANO
Riĉa jud’ pro tio
Ne estas judo bona.
NATAN
Ĉu vi tial
Ne povas uzi tion, kion bonan
Li havas? uzi la riĉaĵojn liajn?
TEMPLANO
Nu, tion mi ne volas tute nei,
Jam pro mantelo mia. — Iam, kiam
Ĝi estos tute eluzita kaj
Nek drapo, nek kunkudro plu valoros,
Mi venos, por de vi pruntpreni monon
Aŭ drapon. — Ne rigardu malbonmiene! —
Mi ne jam celas vian poŝon! Mia
Mantelo ja ankoraŭ iom taŭgas.
Nur tiu ĉi angulo jam posedas
Makulon; estas eta bruldifekto.
Kaj ĝi estiĝis, kiam mi elportis
Filinon vian el la fajro.
NATAN
ekprenante la mantelangulon kaj rigardante ĝin
Strange:
Makulo tia, tia bruldifekto