Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Serveme; kaj la patro — malproksime.
Vi zorgis pro reputacio ŝia,
Evitis ŝian dankon por — ne venki.
Pro tio mian dankon —

TEMPLANO

Pro tio mian dankon — Mi konfesas,
Ke vi la pensojn de Templanoj konas.

NATAN

Nur de Templanoj? nur ĉar ĝin postulas
La regularo de ordeno sankta?
Mi scias, kiel pensas bonaj homoj,
Kaj ke posedas tiajn ĉiuj landoj.

TEMPLANO

Kun diferencoj, kompreneble.

NATAN

Kun diferencoj, kompreneble. Jes.
Pri vest’, kolor’, staturo diferencoj.

TEMPLANO

Kaj diference tie kaj ĉi tie.

NATAN

Ho, jen ne granda diferenco, tamen.
Bezonas vastan ejon grandkorulo,
Kaj multaj, tro proksimaj, reciproke
Disbatas siajn branĉojn. — Mezbonuloj
De nia speco ĉie multaj estas.
Nur: unu ne kritiku la alian;
Tubero ne malamu ŝvelitaĵon;
Kaj la monteto ne forgesu, ke
Ĝi estas ja ne sola sur la tero.