Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

TEMPLANO

Komparoj bonaj! — Sed ĉu vi ne konas
Popolon, kiu tiel kritikadis
Unua? — Ĉu vi scias, kiu gento
Unua nomis sin la elektita?
Kaj se mi — kvankam mi popolon tiun
Ne malamegas — tamen malestimas
Ĝin pro fiero jena, kiun ĝi
Transdonis al kristan’ kaj islamano —:
Nur ĝia Dio estas vera Dio —? —
Vi miras, ke kristano, mi, Templano,
Parolas tiel? — Kiam do kaj kie
Fanatikeco tiu: havi Dion
Plej bonan kaj surpremi lin al ĉiuj,
En formo plej terura, montris sin
Pli ol ĉi tie, pli ol nun? — Al kiu
La vido nun, ĉi tie ne klariĝas…
Sed kiel ajn! — Forgesu la parolojn
Kaj lasu min! Li volas foriri

NATAN

Kaj lasu min! Ho, nun eĉ pli proksime
Mi ligos min al vi! — Ni nepre devas
Ekamikiĝi! — Kiom ajn malamu
Popolon mian! — Nian genton ni
Ja ne elektis. — Ĉu ni estas nia
Popolo? — Kio do: popolo?
Ĉu judo kaj kristan’ ne estas homo
Pli frue ol kristan’ kaj judo? — Ho!
Vi estas unu inter tiuj ja,
Al kiuj jam sufiĉas, esti homo!

TEMPLANO

Jes, tia estas mi! — Ho, donu manon!
Mi hontas, ke mi vin ne tuj ekkonis!