Saltu al enhavo

Paĝo:Lessing - Natan la Saĝulo, 1923, Minor.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TEMPLANO

Malhelpas. Kio estas? Kio estas?

DAJA

Sultano sendis. La sultano volas
Paroli vin. — Ho, la sultano!

NATAN

Paroli vin. — Ho, la sultano! Min?
Li volos scii, kion novan mi
Alportis. — Diru, ke malmulte aŭ
Nenion ja ĝis nun mi elpakigis.

DAJA

Ne, li ne volas vidi, sed paroli
Kun vi persone kaj plejplej rapide.

NATAN

Mi venos. — Ree nun foriru, Daja.

DAJA

Ne ekkoleru, ho sinjora moŝto. —
Ni tiom ĉagreniĝas: kion la
Sultano volas? Ŝi eniras

NATAN

Sultano volas? Mi ĝin baldaŭ scios.

7a SCENO NATAN kaj la TEMPLANO.

TEMPLANO Cu vi lin do ne konas? tio estas: Persone? NATAN Saladin? Ne jam. — Mi ne Evitis, nek klopodis, lin ekkoni. La famo tro lin laŭdis tiel, ke