Mi pli volonte volis kredi, ol
Mem vidi. — Tamen nun — ĉar fakto pruvas —
Li per indulg’ al via vivo…
TEMPLANO
Jes!
Jen vere fakto. — Mia vivo estas
Donaco lia ja.
NATAN
Per kiu li
Al mi donacis du-, trioblan vivon.
Jen kio ŝanĝis ĉion inter ni,
Kaj ĉirkaŭ min ŝnuregon ĵetis, kiu
Al li ĝismorte min katenas. — Mi
Apenaŭ povas priatendi, kion
Unue li al mi ordonos. Mi
Je ĉio estas preta, ja, eĉ preta
Konfesi, ke pro vi mi tia estas.
TEMPLANO
Ĝis nun mi mem ne povis al li danki.
Mi tamen ofte penis, lin renkonti.
Al li impreso mia venis same
Rapide, kiel ĝi remalaperis.
Li eble eĉ pri mi jam ne memoras;
Kaj tamen: unufoje li almenaŭ
Pri mi memori devos, por decidi
Pri mia sorto. — Ne sufiĉas, ke
Pro li ankoraŭ mi ekzistas, vivas
Per lia volo: nun mi atendadu,
Laŭ kies volo mi vivadi devos.
NATAN
Jes, prave. — Des pli multe mi rapidu. —
La interparolado eble eĉ