Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
POR ATAKI KAJ POR DEFENDI.
Geamikoj!

La grandmastro de l’ demokratio germana, Johann Jacoby, diris en sia fama parolado pri „la celo de la laborista movado”: „La fondo de plej eta laborista societo estos por la estonta historiisto pli grava, ol la batalo de Sadowa.” [1]

Se li parolus nunmomente, tiam li povus aldoni: „kaj pli grava ol ĉiuj triumfoj kaj ĉiuj kavaleri-manovroj el la sankta milito de l’ sinjoroj Bonaparte kaj Bismarck”.

Jes, la fondo de plej sensignifa societo de laborantoj estas pli grava laboro civilizanta, ol ĉiuj „heroagoj”, kiujn militarista kaj monarĥista Eŭropo sur la tielnomata kampo de honoro jam faris kaj ankoraŭ faros. En la ligoj de laboristoj naskiĝas kaj kreskas la ideoj pri Nova Tempo, — en ili estas preparata la solvo de la urĝaj demandoj, kiuj maltrankviligas nian epokon, — dum la mano de l’ soldatoj portas nur mortigilon, por defendi la kreaĵojn de estinteco. Ĉiu laborista unuiĝo estas homonliberiga lernejo — peco de l’ mondo venonta, penetranta kiel fendilo en la mondon de nun, por krevigi ĉi tiun.

Malamike staras hodiaŭ unu kontraŭ alia du mondoj: la mondo de la posedantoj kaj la mondo de la malposedantoj — la mondo de Kapitalo kaj tiu de Laboro — la mondo de l’ subpremantoj kaj la mondo de Socialismo — du mondoj kun kontraŭaj celadoj ‚idealoj‚ perspektivoj — du mondoj kiuj ne povas ekzistadi samtempe,

sed el kiu unu devas cedi lokon al la alia.

  1. La decida batalo dum la prus-aŭstria milito, 1866.