Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum la lastokazinta milito [1], sub la brilo de l’ flamantaj vilaĝoj kaj urboj, tiuj du mondoj interkontrastis per akraj konturoj — ĉi tie la defendantoj de l’ mondo malnova, kraĉantaj malamon kaj malestimon al la najbarpopolo; laŭdantaj pograndan buĉadon de homoj kiel plej altan celon; incitantaj per ĉiuj rimedoj la pasiojn; verŝantaj maron da sango sur la altaro de sensenca patrujamo; — tie, flanke starantaj, la batalantoj de l’ nova mondo, trankvilaj apud la sovaĝa fluego, kvietaj en la mezo de l’ nacia deliro, nemoveblaj nek per riproĉoj, nek per persekutoj, kaj fiere respondantaj al la febrebriaj kontraŭuloj:

„Kio ŝajnas al vi plej sankta devo, tio estas por ni sensencaĵo. Kion vi laŭdas, tio estas por ni kontraŭ racio kaj kontraŭ justeco. La homo, kiu loĝas je la alia flanko de nia limo, estas homo kia ni. La popoloj estas frataro, kaj iam amos unu-alian, anstataŭ disŝiri sin. Mortigo restas mortigo, ankaŭ se la mortigantoj parolas malsamajn lingvojn kaj portas multkolorajn vestaĵojn. Mortigo estas krimo, kaj krimo ne ĉesas esti krimo se ĝi estas pogrande farata. Kion vi nomas gloro’, tio estas por ni la malo; kion vi nomas honoro tio estas al ni malhonoro; la venko, pri kiu vi ĝojas, estas por ni la triumfo de l’ barbareco. La milito estas peko al la sankta spirito de homaro, kaj malfeliĉo por triumfinto same kiel por venkato.

„La vorto „patrujo”, kiu fluas tiom abunde el via buŝo, havas por ni neniam ĉarmon. „Patrujo” en via senco estas al ni ideo reakcia kaj kontraŭkultura. Nia patrujo estas la tuta Tero: „ubi bene ibi patria”, — kie bone ni fartas, t. e. kie ni povas esti homoj, tie estas nia patrujo. Kion vi nomas patrujo, tio estas por ni nur loko de mizero — malliberejo — kampo de ĉaso, sur kiu ni estas la ĉasaĵo ĉasata. Vi malestime nin nomas „senpa-

  1. La franc-germana milito, 1870/71.