Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trujuloj”, sed vi mem igis nin senpatrujaj. Ĉu ne estas strange, ke vi, kiu fieriĝas je via kristaneco, riproĉas al ni, ke ni ne estas „naciemaj”? Ĉar ĉu ne estas la granda merito de kristana religio ke ĝi transformis la nacian dion de la hebreoj en dion por ĉiuj popoloj; do — moderne esprimate — renversis la nacieco-principon, kaj anstataŭis la penson nacian per penso internacia? Vi nur defendas antaŭjuĝojn kaj egoismon — la interesoj de Homaro postulas, ke disfalu tio, kion vi honoras. Viaj triumfoj nur plirapidigas vian ruiniĝon — en la fest-sonorado pro via triumfo ni aŭdas la morto-sopiron de via estreco”.

Mutaj pro miro la kontraŭstarantoj vidis la neatenditan scenon, kaj aŭdis la strange sonantan parolon de la nova mondo. Certe, la nombre de tiuj, kiuj el nomo de Homaro protestis, estis sensignife malgranda, kaj tiu nombro malgranda konsistis preskaŭ nur el laboristoj — parioj de l’ nuna Socio. Sed, ĉu povus esti alie? Ĉu ne estis ĉiutempe la subprematoj, kiuj flegis la sanktan fajron de libereco kaj humaneco? La mizero estas plej bona, ne, ĝi estas la sola instruanto de Homaro: la malfortulojn ĝi igas ekpreĝi; la forta karaktero lernas per ĝi uzadi sian forton kaj revi pri sia liberiĝo, kaj agadi por sia liberiĝo. Jes, estas en nia epoko la laboristoj, kiuj, devigate de la mizero, sin donis por la liberiga laboro, same kiel en meza epoko estis la kampkulturistoj, kiuj predikis la evangelion de libereco kaj de egaleco: kaj, same kiel en la komenco de nia epoko el mezo de l’ malriĉuloj kaj suferantoj naskiĝis la kristana movado.

Ĉar: ne estas por la unua fojo, ke tiel staras du mondoj unu kontraŭ alia. En la 18a jarcento, kiam burĝaro ankoraŭ politike estis subpremata, tiu sama burĝaro kreis al si propran moralon, kiu estis mala al la ekzistanta mo-